Raporto pri la manifestacio kontraŭ la reformoj en la leĝoj pri laboro, 10-a de marto 2012

 Kvindeko da simpatiantoj al anarkiismo formis la  manifestacion de la  10-a de marto kontraŭ la lastaj ŝanĝoj en la leĝaro pri laboro kaj por la memorganizado de la laboista klaso. Oni kriis frapfrazojn kontraŭ la dungantojn, kontraŭ la novaj ŝanĝoj de la leĝo, kontraŭ la regantaj klasoj kaj favore al la anarkio. Samtempe oni vokis la ekspluatatan kaj regatan klason al la stratoj lukti kontraŭ la nuntempa situacio kiu jam fariĝis pli ol alarma.

La manifestacio iris tra diversaj kvartaloj de Mataró laŭ la programo. Ni devas nur substreki incidenton okazintan meze la vojo. Unu el la policaj oficistoj kiu kontrolis la trafikon dum la manifestacio direktis sin al unu el niaj kamaradoj, probatalanto de la Sindikato de Diversaj Metioj de Mataró de la konfederacio “CNT”. La oficisto postulis al nia kolego la identigan dokumenton. La argumentoj por la identigo estis tiuj, ke laŭ la policanoj ni blokis la trafikon (kio estas ja logike en manifestacio…). Tute ne estis pravigebla la identigon, ĉar la menciita Sindikato leĝigis la manifestacion ĝuste nome de lidentigita kolego. Nia konkludo estas, ke la policanoj volis montri sian superecon kaj iom timigi la protestantajn homojn. Ni fakte ofte spretas tiajn montrojn de aŭtoritato kaj esperas ke ne estos gravaj konsekvencoj.

Fine de la manifestacio ni direktis nin al la popolo informante ke ni komencas luktan periodon en kiu ni konstante kaj ĉiutage batalos la regantajn klasojn, en la laborejoj kaj en ĉiuj aliaj lokoj kaj kampoj. Ni kredas ke por alfronti tiun lukton ni devas krei kaj defendi la anarkiismajn organizojn.

Por la anarkio kaj la socia justeco!!

Anarkiisma Grupo “L’Albada Social” (Socia Tagiĝo).

Deixa un comentari

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

Esteu comentant fent servir el compte WordPress.com. Log Out / Canvia )

Twitter picture

Esteu comentant fent servir el compte Twitter. Log Out / Canvia )

Facebook photo

Esteu comentant fent servir el compte Facebook. Log Out / Canvia )

Google+ photo

Esteu comentant fent servir el compte Google+. Log Out / Canvia )

Connecting to %s